Register  Login  Active Topics  Maps  

Esperanto ĉe Duolingo

  Tags: Esperanto
 Language Learning Forum : Esperanto Post Reply
17 messages over 3 pages: 1 2 3  Next >>
Crush
Tetraglot
Senior Member
ChinaRegistered users can see my Skype Name
Joined 5625 days ago

1622 posts - 2299 votes 
Speaks: English*, Spanish, Mandarin, Esperanto
Studies: Basque

 
 Message 1 of 17
21 January 2015 at 12:23pm | IP Logged 
Mi ĵus eksciis, ke oni jam komencis skribi kurson de esperanto ĉe Duolingo. Kion vi pensas? Persone mi kredas, ke esperanto estas bonega kandidato por Duolingo kaj ebligus esperanto-studantojn lerni multon, almenaŭ komparate kun la aliaj lingvoj ofertataj tie. Ĉu vi pensas, ke ĝi havos efikon (grandan aŭ malgrandan) sur esperanto kaj la esperanto-movado?

Eblas legi plu ĉi tie:
http://incubator.duolingo.com/courses/eo/en/status
1 person has voted this message useful



robarb
Nonaglot
Senior Member
United States
languagenpluson
Joined 4819 days ago

361 posts - 921 votes 
Speaks: Portuguese, English*, German, Italian, Spanish, Dutch, Swedish, Esperanto, French
Studies: Mandarin, Danish, Russian, Norwegian, Cantonese, Japanese, Korean, Polish, Greek, Latin, Nepali, Modern Hebrew

 
 Message 2 of 17
21 January 2015 at 10:39pm | IP Logged 
Mi malŝatas Duolingo--traduki "The turtles eat rice" ne ŝajnas al mi bona lernmetodo. Plibone estus legi kaj paroli
kaj eĉ studi gramatikon, ĉar esperanta gramatiko estas pli facila ol aliaj lingvoj, do studi ĝin estus eble malpli teda
ol exemple franca. Igi lingvostudado plezurigan retan ludon estas bona ideo, sed, en la nuntempe ekzistanta formo,
tro malefika. Mi timas, ke ĝi deturnas la homoj de aliaj lernmetodoj, kion Rosetta Stone ankaŭ faras.

Sed tio certe havos (malgrandan) pozitivan efikon sur esperanto, ĉar duolingo estas konata kaj multe da personoj
vidos la butonon kun la esperanta flago.

Interesas al mi, ke esperanto ofte estas unu el la 10-20 elektitaj lingvoj en similaj retpaĝoj, kvankam estas multe pli
da nacilingvoj kiujn pli multe da homoj studas en lernejoj. Tio montras ke esperanto ankoraŭ interesas al la homoj,
sed ĉu tiu intereso iĝos pli serioza afero?
2 persons have voted this message useful



Crush
Tetraglot
Senior Member
ChinaRegistered users can see my Skype Name
Joined 5625 days ago

1622 posts - 2299 votes 
Speaks: English*, Spanish, Mandarin, Esperanto
Studies: Basque

 
 Message 3 of 17
22 January 2015 at 11:47am | IP Logged 
Mi ne estas certa, ke ĝi estas tute malutila lernilo. Se vi scias kiel diri esperante "The turtles eat rice" vi certe scias kiel uzi la akuzativon, formi pluralon, cetere. Plue, esperanto estas jam relative facila kaj simpla lingvo. Mi kredas, ke post fini la hispanan arbon vi verŝajne ankoraŭ malbone parolos la hispanan. Eble vi povos bone kompreni ĝin, sed vi ofte eraros, kiam vi parolas.

Sed esperanto estas ja alia afero. Eble Duolingo ne estas plej efika lingva lernmetodo, sed mi pensas, ke ne estas fantazio atendi, ke post fini la esperanto-arbon oni sufiĉe bone parolos esperanto por povi legi kaj komunikiĝi esperante. Ĉu vi ne samopinias?
3 persons have voted this message useful



robarb
Nonaglot
Senior Member
United States
languagenpluson
Joined 4819 days ago

361 posts - 921 votes 
Speaks: Portuguese, English*, German, Italian, Spanish, Dutch, Swedish, Esperanto, French
Studies: Mandarin, Danish, Russian, Norwegian, Cantonese, Japanese, Korean, Polish, Greek, Latin, Nepali, Modern Hebrew

 
 Message 4 of 17
23 January 2015 at 6:09am | IP Logged 
Eble jes, se oni nur lernas sufiĉe por komenci komunikiĝi, poste oni povas pliboniĝi parolante. Kiam la lingvo estas
facila, la lernmetodo malgravas (almenaŭ por la homoj, kiuj jam parolas unun eŭropan lingvon...)
1 person has voted this message useful



Crush
Tetraglot
Senior Member
ChinaRegistered users can see my Skype Name
Joined 5625 days ago

1622 posts - 2299 votes 
Speaks: English*, Spanish, Mandarin, Esperanto
Studies: Basque

 
 Message 5 of 17
23 January 2015 at 7:19am | IP Logged 
Jes, ĝuste tio estas mia penso. Eĉ se ne estas plej bona lernmetodo, esperanto estas tiel facila, ke ne gravas. Mi kredas, ke estos ebla lerni ĝin pere de Duolingo sufiĉe bone por komenci babili (plimalpli kiel mi). Cetere, la kurso estos lernigita per la angla, do oni povas supozi, ke ĉiu homo, kiu uzos la kurson scios almenaŭ la anglan.
2 persons have voted this message useful



deadmarshal
Newbie
IranRegistered users can see my Skype Name
Joined 3485 days ago

10 posts - 11 votes

 
 Message 6 of 17
17 April 2015 at 11:34pm | IP Logged 
Mi pensas ke la Duolingo ne estas bona lernmetodo
precipe por malfacilaj lingvoj, sed mi pensas ke
eble multaj homoj ne scias kio estas la Esperanton
lingvon, kaj ĉar la Duolingo ret-paĝo estas fama
inter la lingvo lernantoj, ĝi eble povas helpi en
kelkaj vojoj :D, kaj mi devas diri al vi, ke mi
sendube uzos la kurson, kiam ĝi estos havebla.
1 person has voted this message useful



Crush
Tetraglot
Senior Member
ChinaRegistered users can see my Skype Name
Joined 5625 days ago

1622 posts - 2299 votes 
Speaks: English*, Spanish, Mandarin, Esperanto
Studies: Basque

 
 Message 7 of 17
19 April 2015 at 5:09am | IP Logged 
Ankaŭ mi pensas, ke Duolingo estas plibonigebla, precipe, kiel vi diris, por lingvoj kiuj ege malsimilas la bazan lingvon de la kurso. Mi tamen opinias, ke Esperanto estas tiom facile lernebla, ke post la studado de la kurso oni povos sufiĉe boni babili kaj eĉ legi esperante.

Cetere, la kurso estas baldaŭ finota (98 procento jam finita) :)
3 persons have voted this message useful



Crush
Tetraglot
Senior Member
ChinaRegistered users can see my Skype Name
Joined 5625 days ago

1622 posts - 2299 votes 
Speaks: English*, Spanish, Mandarin, Esperanto
Studies: Basque

 
 Message 8 of 17
01 June 2015 at 5:52am | IP Logged 
La kurso jam estas disponebla, do se vi serĉis pretekston por lerni esperanton jen la momento! Kaj poste bonvolu diri al ni, kion vi pensas pri la kurso!


1 person has voted this message useful



This discussion contains 17 messages over 3 pages: 2 3  Next >>


Post ReplyPost New Topic Printable version Printable version

You cannot post new topics in this forum - You cannot reply to topics in this forum - You cannot delete your posts in this forum
You cannot edit your posts in this forum - You cannot create polls in this forum - You cannot vote in polls in this forum


This page was generated in 0.3867 seconds.


DHTML Menu By Milonic JavaScript
Copyright 2024 FX Micheloud - All rights reserved
No part of this website may be copied by any means without my written authorization.